El Popola Ĉinio>

Kio ajn - Persone

| 2015-07-01
Bookmark and Share

 

    Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas gitarpopo.

 

    Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko ...sed estas ne (1999), kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.

 

    Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon "Persone". La unua provludo okazis la 7an de marto, 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo, Svedio la 9an de majo, 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17an de majo, 1986 en Upsalo dum Kultura Esperanto-Festivalo. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto "Zime Zum", per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto "La Banano", profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments