El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua subtera farmobieno en la mondo

| 2015-07-01
Bookmark and Share

    Fama brita kuiristo Michel Roux Jr kaj 2 entreprenistoj kolektis monon por konstrui la unuan subteran farmobienon en la mondo en neuzataj tuneloj kontraŭ aeratakoj. La tuneloj troviĝas en Clapham, suda Londono. Spicherboj, salatfolioj kaj aliaj legomoj produktataj ĉi tie estos uzataj en restoracioj kaj familioj en Londono.

 


En la subtera farmobieno

 

    La ideo de subtera farmobieno estis unuafoje proponita antaŭ 3 jaroj. Oni konsideris, ke tia farmobieno povos helpi malpliigi grandan premon pro la rapida kresko de la urba loĝantaro kaj liveri pli sanigajn manĝaĵojn al homoj. Pro granda intereso pri la ideo, Roux komencis akumuli kapitalon por reformi kontraŭaeratakajn tunelojn en subteran farmobienon. Ilia marko "Kreskaĵoj Subteraj" ricevis subtenon ankaŭ de la urbestro de Londono.

 


Roux gustumas freŝan plantidon kreskintan en la subtera farmobieno.

 

    La plantoj kreskas en sigelita kaj pura spaco kun aeruma sistemo, avangarda lumigado kaj efika akvuma sistemo, kaj maturiĝas sen granda konsumo de energio. Oni anstataŭigas la sunlumon per LED-lumo kaj akvumas la teron per grundakvo nature trapenetrinta ĝis la tuneloj. Tiamaniere oni povas kultivi freŝajn produktaĵojn sen influo al la natura medio.

 

    La kontraŭaeratakaj tuneloj de Clapham estis konstruita de 1940 ĝis 1942. Ilia celo estis doni protekton al la familioj evitantaj bombojn dum la Dua Mondmilito. Ili ekfunkciis en 1944, kaj havis litojn, kurac-ĉambron, kuirejon kaj sanitarajn instalaĵojn. Sed la 12-etaĝaj tuneloj ne plu estis uzataj post la mondmilito. Pro la profundeco, la temperaturo estas stabila je 16 celsiaj gradoj, kaj tre taŭgas por la kreskado de legomoj: ne necesas zorgi pri la ŝanĝo de sezonoj aŭ sekeco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments