El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

EMAS-tago en Oldenburg

| 2015-07-02
Bookmark and Share

 

 

    Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj staĝanto el Koreio, Jeong ok Park (Tagmezo) partoprenis en la Kulturtago de EMAS (Esperanto-Asocio en Malsupra Saksio), kiu okazis en la belega urbo Oldenburg komence de junio. Esperantistoj festis la 10-jaran jubileon de la Esperanto-grupo en Unterweser. Estis tre agrable renkonti tie geamikojn el multaj Esperanto-kluboj, urboj, ekz. el Hameln, Hamburg, Unterweser, Emden, ktp., kaj eksterlandajn samideanojn el Nederlando. En la tuttaga programo estis urborigardado kun ĉiĉeronado, vizito malantaŭ la kulisoj de la teatro, promenado en la belega parko, komuna tagmanĝo kaj kaftrinkado, babilado pri movadaj kaj ĉiutagaj temoj. Bona etoso, bona vetero - bona tago! Jen kelkaj fotoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments