El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkongo okazigis flaghisan ceremonion por festi la 18-an datrevenon de sia reveno al la patrujo

| 2015-07-02
Bookmark and Share

 

    La 1-a de julio estis la 18-a datreveno de la reveno de Hongkongo al la patrujo. Je la 8-a horo de tiu tago sur la placo Golden Bauhinia la Hongkong-a Speciala Administra Regiono okazigis flaghisan ceremonion. Ĝin ĉeestis Tung Chee-wah, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Leung Chun-ying, ĉefo de la speciala regiono, Zhang Xiaoming, direktoro de la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en Hongkongo, kaj kelkaj ŝtatoficistoj de la hongkong-a registaro. Ili ĉeestis ankaŭ koktel-festenon por festi la revenon al la patrujo okazintan en la konferenca kaj ekspona centro.

 

    En la koktel-festeno Leung Chun-ying diris, ke kvankam Hongkongo kiel supera interliganto nur estas urbo, tamen ĝiaj importo kaj eksporto de kapitalo respektive atingis 103 miliardojn da usonaj dolaroj kaj 143 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la sumo de importo kaj eksporto estas nur malpli ol tiu de la du grandaj ekonomiaj entoj -- la ĉeftero de Ĉinio kaj Usono. Hongkongo povas subteni la Azian Infrastrukturan Investan Bankon (AIIB) en multaj flankoj inkluzive de monkolekto de projektoj, emisio de obligacio, financoj, juro, inĝenierado kaj kontado.

 

    Li diris, ke Hongkongo havas du avantaĝojn de "Unu lando" kaj "Du sistemoj", kaj povas daŭre ludi internacian rolon kaj funkcii kiel investanto, peranto kaj subtenanto.

 

    Tiu-tage la Hongkong-a Speciala Administra Regiono publikigis la 18-an nomliston de homoj, kiuj ricevis ordenojn, post la reveno al la patrujo. Ĉi-jare 298 homoj el diversaj rondoj de Hongkongo ricevis ordenojn donitajn de la ĉefo de la speciala regiono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments