El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yunnan sendis unuan kargovagonaron al Eŭropo

| 2015-07-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de julio en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, ekveturis kargovagonaro al Eŭropo. Ĝi estas la unua kargovagonaro sendita de Yunnan rekte al Eŭropo kaj atingos Roterdamon, Nederlando post 15 tagoj. La vagonaro aldonas novan movforton al la komerca transporto inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĝi ŝarĝita per 2050 tunoj da kafograjnoj kaj pulvoro de tujtrinkebla kafo kuros tra Kazaĥio, Rusio, Germanio kaj aliaj landoj laŭ la Silka Vojo.

 

    Ekde julio la vagonaro funkcias du fojojn ĉiumonate, kaj en la dua duonjaro 24 mil da tunoj da kafgrajnoj estos prognozite transportitaj. 140 mil tunoj da kafgrajnoj kaj 300 mil tunoj da kafgrajnoj estos transportitaj respektive en venonta kaj postvenonta jaroj.

 

    Antaŭe Yunnan eksportis kafon al Eŭropo per mara transportado en ĉirkaŭ 40 tagoj, kaj nun la trajna transportado povas ŝpari du trionojn da tempo. Rimarkinde, ke inter la eksportataj produktoj estas pli ol mil tunoj de tujtrinkebla kafo en 66 konteneroj. Estas la unua fojo, ke Yunnan eksportas prilaboritan kafon al Eŭropo per vagonaro.

 

    Tio estas grava rimedo de Yunnan por integriĝi kun la strategio de "Unu Zono kaj Unu Vojo". Ĝi malfermas novan loĝistikan kanalon por eksportado en sudokcidenta Ĉinio al Eŭropo, kaj liveras novan oportunon por kargo-transporto de Malajzio, Vjetnamio, Birmo kaj aliaj sudaziaj kaj sudorientaziaj landoj al Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments