El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio memfidas kaj kapablas realigi la celon de la ekonomia kresko je 7%

| 2015-07-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de julio laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris prelegon en la sidejo de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolviĝo (OEKD).

 

    Li Keqiang diris, ke kvankam malrapidiĝas la ekonomia kresko de Ĉinio, tamen en la lando ankoraŭ estas sufiĉa dungiteco, kreskanta enspezo kaj daŭre pliboniĝanta medio kaj ke Ĉinio povas akcepti la ekonomian kreskon je 7%. Li emfazis, ke nun, Ĉinio pli forte reguligas la ekonomion por kuraĝigi novajn entreprenojn kaj antaŭenpuŝi novigon en la tuta lando. "Ni havas memfidon kaj kapablon por realigi la celon de la ekonomia kresko je 7%", rimarkigis Li Keqiang.

 

    Post la prelego, Li Keqiang respondis demandojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj OEKD kaj kiel antaŭenpuŝi la internacian regadon. Ĉeestis la kunvenon pli ol 500 personoj inkluzive de funkciuloj de la franca registaro, alilandaj reprezentantoj en OEKD kaj lokaj renomaj fakuloj. La ĉeestantoj varme aplaŭdis pro la prelego kaj respondoj de Li Keqiang.

 

    Tagmeze de la sama tago, Li Keqiang kun sia edzino Cheng Hong flugis al Marsejlo en suda Francio por daŭrigi la viziton.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments