El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis somera tendaro de mil tajvanaj junuloj

| 2015-07-02
Bookmark and Share


Junaj tajvananoj en la somera tendaro en la jaro 2010

 

    La 2an de julio malfermiĝis en Pekino la somera tendaro de mil tajvanaj junuloj. En la venontaj kvar tagoj tiuj samlandanoj el Tajvano kaj fremdaj landoj vizitos la Someran Palacon, la Grandan Muron ĉe Juyong-pasejo, la Imperiestran Palacon ktp.

 

    Liang Guoyang, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj kompartia sekretario de la Ĉina Federacio de Tajvanaj Samlandanoj, faris paroladon en la malferma ceremonio. Li esperis, ke la tajvanaj junuloj akcelos interkomprenon, akiros amikecon, ludos la rolon de ponto por interligo kaj interkomuniko de junuloj de la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li aldonis, ke ili prenu sur sin la taskon heredi kaj daŭrigi la ĉinan civilizacion kaj serĉi bonon por la popolo de la du bordoj de la markolo.

 

    La partoprenantoj aŭskultos prelegojn "historio kaj vivo" kaj "Interreto plus kaj vivo". Poste ili vizitos 28 provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn.

 

    La somera tendaro jam okazis 12 fojojn ekde la jaro 2004 kun la partopreno de entute 15 mil junaj tajvananoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments