El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj povos senpage ricevi vizon al la Korea Respubliko

| 2015-07-02
Bookmark and Share


Vespera pejzaĝo de la urbo Pusan de la Korea Respubliko

 

    La justic-ministerio de la Korea Respubliko deklaris, ke ĝi donos senpagan vizon al grupaj turistoj el Ĉinio kaj kelkaj sudorient-aziaj lando. Laŭ la ministerio, tiamaniere oni celas revigligi turismon en la lando, kiu estas serioze damaĝita de Mez-Orienta Spiri-Sindromo (MERS en la angla). La deklaro montras, ke de la 6-a de julio ĝis la 30-a de septembro, grupaj turistoj el Ĉinio, Kamboĝo, Indonezio, Filipinoj kaj Vjetnamio ricevos sepagan vizon al la Korea Respubliko. Pli frue unu ĉina turisto vojaĝonta al la lando grupe devis pagi 15 usonajn dolarojn por akiri vizon.

 

    Krom tio, la valideco de ĉiu vizo por mallonga restado ricevita inter la 1-a de marto ĝis la 30-a de junio estas plilongigita de 3 monatoj al 6. Tio estas pro tio, ke la plej vigla turisma sezono en la Korea Respubliko estas julio kaj aŭgusto. Ĉinaj turistoj, kiuj havas la grup-turisman vizon al Japanio, ankaŭ povos senpage viziti la Korean Respublikon por malpli-ol-15-taga restado.

 

    Ĉio ĉi tio celas revigligi la turisman industrion influitan de MERS kaj plifaciligi al alilandaj turistoj viziton al la Korea Respubliko. Laŭ informo, la turisma industrio ricevas negativan influon de post la disvastiĝo de MERS en la lando, kie la nombro de infektitoj jam atingas 180, kaj mortis pli ol 30 personoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments