La marista amo - Jacques Yvart - Album -Brassens plu
Jacques YVART, en esperanto Ĵak' Ivart', estas franca kantisto kiu kantas ne nur france sed ankaŭ en Esperanto. Li ricevis premiojn en Bulgario, Francio kaj Usono. Li ankaŭ estas verkisto kaj profesoro pri la "Historio de la franca kanzono" en la universitato de Los-Anĝeleso (Kalifornio) kaj Louisville (Kentukio). Ekde la komenco de sia kariero ĝis nun (2008), li verkis aŭ kunverkis 26 albumojn.
Brassens plu estas la 29a albumo de Jacques Yvart , li elektis denove esperanton por fari tre belan omagxon al Georges Brassens kies 90an datrevenon de lia naskigxo kaj ankaux la 30an de lia forpaso oni celebras cxijare (2011).
Georges Brassens (Esperantigite Georgo Brasenso) naskiĝis la 22-an de oktobro 1921, en la franca urbo Seto (tiam Cette). Li mortis la 29-an de oktobro 1981 en Saint-Gély-du-Fesc (16 kilometrojn norde de Montpellier / Monpeljero [ +/- Saĵelidufe Mopelje ]. Li verkis, komponis kaj interpretis kanzonojn.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat