El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli kaj pli klaras la pekina aero: PM2.5 malmultiĝis je 15.2%

| 2015-07-03
Bookmark and Share

    Laŭ la datumoj publikigitaj en la 2-a de julio de la pekina medi-protekta buroo, dum la pasinta duonjaro en Pekino la denseco de la enspireblaj partikloj (PM2.5) en la aero estis mildigita je 15.2% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro; kaj intertempe klar-aeraj tagoj plimultiĝis je 9 tagoj kaj la tagoj kun grave poluita aero malmultiĝis je 9 tagoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, respektive. Ankaŭ aperas tendenco de plilboniĝo de la aera kvalito en ĉiuj distriktoj kaj gubernioj de la urbo. Unu el la kialoj de la klariĝo de la aero estas bona plenumo de komercado de rajtoj je emisiado de karbono fare de emisiantaj organizaĵoj.

 


Pli kaj pli multiĝas la tagoj kun la blua ĉielo.
 

 


Klare videblas la luno.

 

    Pekino komencis la komercon de rajtoj je karbona emisiado en borso en 2013. Ĝis la 30-a de junio ĉi-jare, 543 emisiaj organizaĵoj finplenumis sian taskon pri karbon-emisia negoco de 2014, kaj neniu el ili estis punita. Tiel Pekino fariĝis la urbo kiu la unua tute finis la laborojn en la provo de tia negoca plenumo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments