El Popola Ĉinio>头条新闻>

6.5-magnituda tertremo okazis en Pishan de Xinjiang

| 2015-07-03
Bookmark and Share

 

 

    Je la 9-a horo kaj 7 minutoj de la 3-a de julio en la gubernio Pishan (ĉe la norda latitudo je 37.6° kaj la orienta longitudo je 78.2°) de la regiono Hetian de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio okazis 6.5-magnituda tertremo kun la hipocentra profundeco de 10 kilometroj. Estis forta la vibrado en Hetian, Kashi, Kezhou kaj aliaj lokoj en suda Xinjiang.

 

    La tertremo kaŭzis, ke malnovaj domoj disfalis kaj multaj brutoj estis kovritaj de ruboj. Ĝis nun la tertremo kaŭzis morton al 4 homoj, vundiĝon al 49 homoj kaj disfalon al 208 domoj. Ĝis la 11-a horo kaj 20 minutoj de la sama tago okazis 18 postskuoj de la tertremo, interalie estis 6 pli-ol-4-magnitudaj.

 

    8-homa labor-grupo el la Xinjiang-a Sismologia Buroo kaj sav-taĉmento jam veturis al la loko trafita de la tertremo por fari savadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments