Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Amo al Esperanto

| 2015-07-06
Bookmark and Share

de Wang Lihua

 

    En la jaro 1982, post unujara lernado de Esperanto mi kaj miaj tri kunlernantoj eklaboris en la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ). Ni ĉiuj estis diplomiĝintaj el la fakultato de la franca lingvo de la Pekina Lingva Instituto. Siatempe, laboris por EPĈ dek kelkaj Esperanto-redaktoroj ĉ. 40-jaraj, kiuj plejparte lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono post diplomiĝo el fremdlingvaj fakultatoj de diversaj superaj lernejoj meze de la 1960-aj jaroj de la pasinta jarcento.

 


Esperanto-redaktoroj de EPĈ en la jaro 1985 (fotita de Shen Chen)

 

    Siatempe, la artikoloj kiuj aperu sur la paĝoj de EPĈ ĝenerale devis esti traktitaj jene laŭvice: verkado, redaktado, esperantigo, lingva polurado, tajpado, reviziado kaj aliaj procedoj. En la tiama redakcio mi kaj miaj kunlernantoj estis la plej junaj, do komence ni ricevis la laboron de tajpado kaj reviziado.

 

    Tiam, ĉiu el ni, la esperantistoj en la redakcio, havis propran tajpilon, kaj ĉiumatene, je la 8-a, eksonis en la oficejo de dek kelkaj personoj "simfonio" ludata per tajpiloj. Post kiam niaj artikoloj estis kompostitaj en la presejo, ni devis reĝustigi galeprovaĵojn. Ĉiumonate ni iris regule al la presejo por surloka korektado, kaj poste du el ni restis tie por daŭre labori kune kun kompostistoj ĝis kiam ni finis la lastan provlegadon.

 

    En tiu ĉi periodo ĉiuj miaj kolegoj tiel ripetis la laboron monotonan sed gravan. Ili silente dediĉis sian junecon kaj eĉ la tutan vivon al EPĈ. Por ke la revuo povu akurate atingi la legantojn, ili ĉiam laboris silente kaj energie.

 

    Krom tio ni helpis al la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) fari multajn laborojn, esperantigis ĉinajn librojn por la tiama Ĉina Esperanto-Eldonejo, okazigis Esperanto-aranĝojn kaj tiel plu. Inter ni ne mankis elstaraj esperantistoj, kiaj s-ro Li Shijun (Laŭlum) kaj aliaj.

 

    La reformado kaj pordomalfermo ŝanĝis la tutan Ĉinion. La merkata ekonomio influis ankaŭ la redakcion de EPĈ. Kvankam en la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj venis en la redakcion du grupoj da junuloj el universitatoj, tamen pro diversaj kaŭzoj iuj el ili kaj ankaŭ miaj du kunlernantoj jam menciitaj, sinsekve forlasis la redakcion. Kun la tempopaso, draste ŝanĝiĝis la situacio. En la 1990-aj jaroj la laborkondiĉoj de la redakcio de EPĈ multe pliboniĝis ol antaŭe. Jam pli frue la malnovaj tajpiloj estis metitaj flanken kiel "historiaj restaĵoj", kaj eĉ iliaj anstataŭantoj -- komputiloj estis ja plurfoje renovigitaj. La Esperanto-redaktoroj, kiuj laboris por EPĈ en la 1990-aj jaroj, ne plu bezonis iri al la presejo, ĉar la redakcio ne nur ekhavis siajn proprajn komputilojn por kompostado sed eĉ koncernajn specialistojn.

 

    En la nova jarcento, nia papera revuo EPĈ estis anstataŭita de la retaj paĝoj http://www.espero.com.cn/, malgraŭ granda bedaŭro de multaj legantoj kaj ploroj de nemalmultaj veteranaj redaktoroj.

 

    Kiu siatempe havis kapablon por anticipi la estontan disvolviĝon de la reta EPĈ kun tiel granda rapideco ke oni ne povus ĝin imagi? Kaj intertempe iuj el la supre menciitaj veteranaj Esperanto-redaktoroj emeritiĝis unu post aliaj. Tamen, ili ankoraŭ nun energie laboras kaj ilia pasio al la laboro por EPĈ estas tiel arda kiel antaŭe. Ili ofte diris: "Ni faras ĉion por niaj legantoj."

 


La nunaj 8 redaktoroj de la reta EPĈ (farita de Chen Ji)

 

    Nun, en la redakcio diligentas 8 redaktoroj, kiuj naskiĝis en la jaroj 1950-aj, 1960-aj, 1970-aj, 1980-aj kaj 1990-aj, inkluzive de tiu el Japanio (iam laboris por la reta EPĈ ankaŭ redaktoroj el Bulgario kaj Italio). Mi ja estas la plej aĝa inter miaj kolegoj. Kaj miaj junaj kolegoj laboras ne nur por renovigi la paĝojn kaj rubrikojn de la reta EPĈ, sed ankaŭ por pretigi la Esperantajn paĝojn de la Ĉina Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/.

 

    Lastatempe, estis lanĉitaj novaj rubrikoj kiaj tiuj pri filmetoj kaj pri Esperantaj kantoj, kaj precipe la platformo propra al EPĈ pere de WeChat.

 


Dudimensia kodo de la platformo de EPĈ en WeChat

 

    La amo kaj subteno de la legantoj al EPĈ, kaj al la papera kaj al la reta, kuraĝigas min kaj miajn kolegojn energie labori per kaj por Esperanto. Menciindas, ke miaj junaj kolegoj, precipe tiuj kiuj estis naskitaj post la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ja fariĝis nova grava forto de la redakcio. En tute nova aspekto kaj kun tute novaj konceptoj ili daŭrigas kaj senĉese novigas EPĈ, kaj tiel kontribuas kaj kontribuos al la verda afero de nia Esperantujo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments