El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taiwan okazigis memor-aranĝon de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito por esprimi respekton al la veteranaj soldatoj

| 2015-07-06
Bookmark and Share

 

    La 5-an de julio en Taibei de Taiwan, Kuomintango de Ĉinio okazigis memor-aranĝon por la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo. Per rakontoj de veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la milito, reprezento de "bazaro de la batalo kontraŭ agresado de Japanio" kaj tiu de "fotejo kun scenoj de la batalo" oni konigis al popolamasoj la historion kaj konservis la memoron pri la revoluciaj martiroj.

 

    12 veteranaj soldatoj ĉeestis la inaŭguron de la aranĝo. Al ili la respekton kune esprimis Ma Ying-jeou, gvidanto de Taiwan, Eric Chu, prezidanto de Kuomintango, Lien Chan, ĝia eksprezidanto, Hau Lung-pin, ĝia vicprezidanto, kaj Hung Hsiu-chu, vicestro de la leĝdona institucio de Taiwan.

 

    Dum la aranĝo estis malfermita "biblioteko pri la kontraŭjapana rezistmilito", kie veteranaj soldatoj rakontis siajn spertojn pri la luktado por rezisti kontraŭ agresantoj, por la paco kaj por la venko dum la 8-jara rezistmilito.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments