El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri ĉinaj tusi-ruinoj sukcese eniris en la liston de mondaj heredaĵoj

| 2015-07-06
Bookmark and Share


Tusi-urbo en Tangya de Hubei-provinco
 
    La ruinoj kiuj estis unuope enlistigitaj, estas Hailongtun-kastelo en Guizhou-provinco, Tusi-urbo de Tangya en Hubei-provinco kaj malnova Tusi-urbo de Yongshun en Hunan-provinco. La sistemo nomumi tusi-on aŭ tribestron spegulas specialan politikon por administri la nacimalplimultojn en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi formiĝis antaŭ mil jaroj dum la dinastio Song (960-1279) kaj malaperis dum la dinastio Qing (1644-1912). La ruinoj de loĝejoj de tusi-oj kaj iliaj oficejoj estis tiamaj centroj de la administrado kaj de la vivo de tusi-oj, kiuj estis nomumitaj de imperiestroj de generacio al generacio. La ruinoj estas atestaĵo pri la aparta saĝo de antikvaj ĉinoj en la regado super la multnaciaj regionoj kaj la protekto de diversaj kulturoj, kaj havas gravan signifon de inspiro por la tuta homaro en la zorgado pri la kultura diverseco kaj pri interŝanĝoj inter diversaj nacioj kaj ilia komuna progreso.
<  1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments