Ekspozicio pri la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado okazos en multaj lokoj de la mondo

| 2015-07-06
Bookmark and Share


Atesto de milito -- ekspozicio de arkivoj de Pekino, Tianjin kaj Hebei por la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado, organizita de la Pekina Arkiva Halo

 

    La 6an de julio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri okazigo de ekspozicio pri la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Dong Wei, ĉina vicministro pri kulturo, konigis la artajn prezentojn kaj ekspoziciojn por la celebrado de la datreveno.

 

    Laŭ plano en aŭgusto kaj septembro Ĉinio okazigos ekspozicion Memori la pacon -- celebrado al la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito en pli ol 150 landoj kaj regionoj kaj en la ĉefsidejo de UN.

 

    La ekspozicio estas dividita en tri partojn: la unua parto temas pri la ĉefa batalkampo de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito en la Oriento; la dua parto temas pri starigo de la unuiĝinta fronto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la tria parto -- pri la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la starigo de UN. La ekspozicio montros pli ol 120 historiajn nigra-kaj-blankajn fotojn kaj modernajn kolorajn fotojn klarigitajn en la lingvoj ĉina, angla, franca, hispana, araba kaj rusa. Ili reflektas la faktojn de la milito, kaj postmilitajn klopodojn de la ĉina kaj alilandaj popoloj por memoro de la historio kaj martiroj, protekto de la paco kaj malfermo de la estonteco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments