Inaŭgurita ekspozicio memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito

| 2015-07-07
Bookmark and Share

 

    La 7-an de julio la ekspozicio "Granda Venko, Historia Kontribuo, memore al la 70-jara Jubileo de la Venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo" inaŭguriĝis en la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo. La 8-an de julio ĝi malfermiĝos al la publiko longtempe.

 

    La ekspozicio kun la temo "Ĉiam Memori la Historion, Konservi la Memoron pri la Viktimoj, Ami la Pacon kaj Krei la Estontecon" havas areon de 6 700 kvadrataj metroj, 1 170 fotojn kaj 2 834 historiajn objektojn.

 

    La ekspozicio konsistas el 8 partoj: batalo kontraŭ agresado de Japanio en kelkaj lokoj de Ĉinio, tutnacia batalo kontraŭ agresado de Japanio, grava kolono, krueraĵoj de la japanaj trupoj, ĉefa batalejo en la Oriento, justaj aferoj ĉiam ĝuas abundajn subtenojn, la granda venko kaj ĉiam memori la historion. Menciindas, ke estas eksponataj ankaŭ fotoj pri luktado de Mao Anying, Hu Jibang, Tang Duo kaj aliaj herooj en la Patria Milito de Sovetunio, kaj tiu de elmigrintaj ĉinoj en la batalo kontraŭ faŝismo en aliaj landoj, kie ili loĝis.

 

    La ekspozicio objektive kaj vere elmontris la 14-jaran brilan historion de la ĉina nacio por batali kontraŭ agresado de Japanio per valoraj historiaj objektoj, fotoj kaj videoj.

 

    Krome, de aŭgusto ĝis oktobro diversaj lokoj de Ĉinio lanĉos pli ol 180 verkojn pri la batalo kontraŭ agresado de Japanio, de la 10-a de aŭgusto ĝis la 20-a de septembro en la Belarta Muzeo de Ĉinio okazos belartaĵo-ekspozicio memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj tiu de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments