El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Diamanto-geedziĝa" veteranaj soldatoj

| 2015-07-07
Bookmark and Share

 

    92-jara Lu Kejing naskiĝis en novembro de 1923. En la jaro 1942 sekvante la nacian revolucian armeon li iris al Hindio por batali kontraŭ Japanio. Dum la liberiga milito li estis aranĝita en tankotrupoj. Poste li servis kiel aŭtomobilo-soldato en la batalejo de la Korea Popola Demokratia Respubliko. En la jaro 1954 li revenis al sia hejmloko kaj edziĝis. Lia edzino Tang Qiuzhi havas 83 jarojn. Ili havas du filojn kaj unu filinon. Nun ili loĝas en Qiaotou-urbeto de Daoxian-gubernio, Hunan-provinco.

 

 

    92-jara Wei Shizheng naskiĝis en la 22-a de junio 1923. En la jaro 1944 li aliĝis al la sindefendaj trupoj en la vilaĝo Bo'ai , poste li servis kiel korpogardisto en la armeo en la urbo Yongzhou kaj ofte batalis kontraŭ japanaj trupoj. Post la venko de la kontraŭjapana rezistmilito li revenis al sia hejmloko kaj okupiĝis pri terkulturado. Li kaj lia edzino Tang Yuzhi havas unu filon kaj unu filinon. Nun ili loĝas en Longbo-urbeto de Shuangpai-gubernio en Hunan-provinco.

 

 

    88-jara Shan Duanjun naskiĝis en septembro de 1927. En la jaro 1944 li servis kiel ordono-transiga soldato en armeo kontraŭ Japanio. Lia edzino Liu Shunlin havas 82 jarojn. Ili havas unu filon kaj unu filinon. Nun ili loĝas en Shuangpai-gubernio de Hunan-provinco.

 

 

    94-jara Xiao Xirong naskiĝis en septembro de 1921. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito li servis kiel signalisto en la nacia revolucia armeo. Post fino de la milito li revenis al sia hejmloko kaj okupiĝis pri terkulturado. Lia edzino Wang Qiben havas 84 jarojn. Ili havas 4 filojn kaj du filinojn. Nun ili loĝas en Shuishi-urbeto de Ningyuan-gubernio en Hunan-provinco.

 

 
 

    Huang Shuzheng naskiĝis en aŭgusto de 1926. En la jaro 1944 li servis en la specialtaska kompanio de iu armeo kaj batalis kontraŭ japanaj trupoj en la provinco Guizhou kaj la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono. En la jaro 1949 sekvante la armeon li iris al Beiping (nuna Pekino) kaj partoprenis en la Milito por Rezisti al la Usona Agreso kaj Helpi la Korean Popolan Demokratian Respublikon. En la jaro 1954 li revenis al sia hejmloko kaj okupiĝis pri terkulturado. Lia edzino Zhou Huiyu havas 80 jarojn. Ili geedziĝis en la jaro 1955 kaj havas du filojn kaj du filinojn. Nun ili loĝas en Daoxian-gubernio de Hunan-provinco.

 

 

    90-jara Chen Youfeng naskiĝis en oktobro de 1925. En la jaro 1944 li servis en armeo kontraŭ Japanio. Dum iu batalo li perdis kontakton kun sia armeo. Post reveno al sia hejmloko li aliĝis al la sindefendaj trupoj kontraŭ Japanio. Lia edzino Mao Jiaoyun havas 83 jarojn. Ili geedziĝis en la jaro 1958 kaj havas unu filon kaj du filinojn. Nun ili loĝas en Wulipai-urbeto de Shuangpai-gubernio de Hunan-provinco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments