El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis bonfara agado en Aba

| 2015-07-08
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 7a de julio en la hongyuan-a flughaveno de la Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga aŭtonoma subprovinco de la provinco Sichuan inaŭguriĝis grandskala bonfara agado Komuna Konstruado de la Ĉina Koro. Pli ol 800 kuracistoj, volontuloj, bonfarantoj, registaraj funkciuloj kaj civitanoj de diversaj etnogrupoj ĉeestis al la inaŭguro.

 

    La agado estas saniga projekto, gvidata de la Departemento pri Unuecfronta Laboro de la Centra Komitato de KPĈ kaj Oficejo de Laboro por Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj iniciatita kaj partoprenita de medicinaj fakuloj kaj bonfarantoj de Pekino. La agado celas helpi suferantojn de kardiovaskula malsano kaj zorgi pri la sano.

 

    En dek tagoj fakuloj kaj volontuloj dividitaj en ses grupojn disvolvos en ses gubernioj de la subprovinco senpagan servon de diagnozo, donacadon, medicinan trejnon, operacion de katarakto, prelegon pri la sano, ekzamenon pri infana kormalsano kaj tiun pri cerba paralizo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments