Ĉinio: urbanoj de Zhuhai faris dokumentan filmon pri masakro de japanaj trupoj

| 2015-07-08
Bookmark and Share

    La 7-an de julio la dokumenta filmo Sanzao en 1938 pri masakro de japanaj trupoj en Sanzao-urbeto de Zhuhai-urbo estis lanĉita de la Zhuhai-a Televida Stacio. Poste ĝi estos projekciita en Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj 70 urboj de Ĉinio. Ĝi estis filmita de lokaj urbanoj per iliaj propraj elspezoj de pli ol 400 mil juanoj kaj post irado de pli ol 20 mil kilometroj dum pli ol 2 jaroj.

 


Membroj de la filmprodukta grupo en intervjuo de postvivanto de la masakro

 

    Luo Yuanfeng, veterano pri dokumentaj filmoj kaj eksdirektoro de la Informa Komitato de la Urba TV de Ĉinio, laŭdis, ke ĝi estas tre bona dokumenta filmo. Li Lin, premiito de la premio pri farado de dokumentaj filmoj, opinias, ke ĝi estas tre animskua. Plej grave estas, ke spektante la filmon multaj homoj larmis pro emocio.

 


La filmprodukta grupo konsistanta el mezlernejaj instruistoj, ekssoldato kaj ĵurnalistoj

 

    La filmo estis farita de 2 mezlernejaj instruistoj, ekssoldato, 2 ĵurnalistoj kaj pli ol 20 mezlernejanoj. Dum pli ol 2 jaroj ili iris en lokojn de Zhuhai, kien japanaj trupoj atingis, kaj per fotografiloj registris rememorojn de pli ol 40 postvivantoj de la masakro far japanaj trupoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments