El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli kaj pli intimaj rilatoj inter BRICS-landoj

| 2015-07-08
Bookmark and Share

    Matene de la 8-a de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping ekveturis al Rusio por ĉeesti la 7-an pintkonferencon de BRICS-landoj kaj la 15-an pintkonferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la rusa urbo Ufa, invite de rusa prezidento Vladimir Putin.

 


La 1-an de februaro 2015 en la sud-afrika ĉefurbo Johanesburgo, lokaj infanoj spertas la ĉinan kulturon en la celebrado de la Printempa Festo.

 

    La ĉi-foja pintkonferenco celas antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron inter BRICS-landoj kaj tiun de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Oni diskutos la planon pri la estonta disvolviĝo de la koncernaj landoj por kunordigi la ŝtatajn strategiojn de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj por konstrui komunumon de la komuna sorto, en kiu oni povos akiri komunajn profiton kaj gajnon.

 


La 4-an de junio 2015 en ĉina kompanio en Brazilo, ĉina teknikisto instruas al brazila laboranto instaladon de komponantoj.

 

    Jam pasis 6 jaroj depost la ekfunkcio de la kunlabora sistemo de BRICS-landoj, kaj nun ĝi prezentas fortajn novig- kaj viv-kapablojn. Ankaŭ formiĝis kunlabora kadro gvidata de kunvenoj inter iliaj ŝtatestroj kaj multflanka kunlabora platformo reprezentanta interesojn de evoluantaj landoj. Oni praktike kunlaboras en dekoj da kampoj inkluzive de komerco, ekonomio, agrikulturo kaj sano. En tiu ĉi pintkonferenco, prezidanto Xi prezentos proponojn kaj planojn por plifortigi la rilatojn inter BRICS-landoj kaj kune kun aliaj 4 ŝtatestroj faros planon pri la venontaj kunlaboroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments