Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio

【音乐MV】Tiel la mond iras

| 2015-07-08
Bookmark and Share

 

    Julián Hernández Angulo, ofte simple nomata Juliano, foje ankaŭ en ŝanĝita noma sinsekvo ''Julián Angulo Hernández, estas instruisto, kantisto, gitarludanto, kaj nacia estrarano de Kuba Esperanto-Asocio (KEA). Li estis la vicprezidanto de LKK de la 75-a Universala Kongreso kaj prezidanto de LKK de la 95-a UK okazintaj en Havano.

 

    Julián Hernández Angulo naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1953. Kiam li estis mezlernejano li ekkantis en muzikensemblo de sia lernejo kaj de tiam li kantas kaj ludas gitaron. Li laboris kiel instruisto de la angla de 1973 ĝis 1980. Li eklernis Esperanton en 1979 kaj fine de la sama jaro ekinstruis la internacian lingvon. Kiel profesia lingvoinstruisto, li transdonis siajn sciojn pri instrumetodiko al la Esperanto-instruantoj. Li fariĝis nacia estrarano de Kuba Esperanto-Asocio en 1981 kaj de tiam li daŭre aktivas en la movado. En 2005 li fariĝis nacia prezidanto de la Asocio ĝis 2011 kiam li finis sian duan oficperiodon laŭstatute.

 

    Nuntempe li estas nacia estrarano pri instruado. Kiel instruisto, li verkis Ekzercarojn de la unua kaj dua nivelo por kubaj komencantoj kaj progresantoj. Li ne nur ludas gitaron kaj kantas, li ankaŭ verkas kantojn kaj en la hispana kaj en Esperanto. Li partoprenis plurajn universalajn kongresojn kaj ILEI-Konferencoj kiel prezidanto de KEA. En 2009, oni elektis lin estrarano pri landa agado de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments