El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekiris pekin-bajkala motorcikla teamo

| 2015-07-08
Bookmark and Share

    La 7an de julio en la ambasadorejo de Rusio en Ĉinio okazis ceremonio por starto de la pekin-bajkala motorcikla teamo.

 


Rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov (meza) salutas la teamon.

 

    La teamo konsistanta el 40 stiristoj, 23 motorcikloj kaj kvin aŭtoj atingos Bajkalon de Rusio post 18 tagoj. Dum la 3500-kilometra vojaĝo la partoprenantoj prezentos florojn antaŭ monumentoj de sovetiaj soldatoj, kiuj dediĉis la vivon en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

 


Antaŭ ekiro de la teamo

 

    Tiu aktivaĵo estas unu el la celebroj de la 70a datreveno de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, kunaranĝitaj de Ĉinio kaj Rusio. Ilia ekiro en la 78a datreveno de la Evento de la 7a de Julio, 1937, donas specifan signifon al la aktivaĵo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments