El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nacia Junula Orkestro de Usono turneos en Ĉinio

| 2015-07-09
Bookmark and Share

 

    La 7an de julio la Nacia Junula Orkestro de Usono anoncis, ke ĝi turneos en Ĉinio kaj okazigos sep koncertojn inter la 12a kaj la 26a de la kuranta monato por akceli interhomajn interŝanĝojn de la du landoj.

 

    Tiutage la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Nov-Jorko okazigis vesperon por saluti la orkestron antaŭ ilia vojaĝo al Ĉinio. Clive Gillinson, administranto kaj artodirektoro de la Halo Carnegie, diris, ke tio estas la unua turneo de la orkestro en Azio de post sia fondiĝo en la jaro 2013. Ĝi forte antaŭenpuŝos kulturajn kaj junulajn interŝanĝojn inter la du landoj, kaj profundigos interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

 

    114 membroj de la orkestro el pli ol 30 usonaj ŝtatoj vojaĝos al Ĉinio. Kunlabore kun la mondfama direktisto Charles Dutoit kaj la ĉina pianisto Li Yundi ili ludos en Pekino, Ŝanhajo, Suzhou, Xi'an, Shenzhen, Kantono kaj Hongkongo.

 

    Muzikaĵoj de la turneo inkludas premieron de Passacaglia: Sekreto de Vento, kaj Birdoj verkita de la ĉina komponisto Tan Dun komisiite de la Halo Carnegie, Pianan Konĉerton No. 5 "Imperiestro" de Betoveno solludotan de Li Yundi, kaj Fantazian Simfonion de Berlioz.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments