El Popola Ĉinio>头条新闻>

Svisa poŝto provis senpilotan aviadilon

| 2015-07-09
Bookmark and Share

    La 7-an de julio (laŭ la loka tempo) la svisa poŝto provis flugigi senpilotan aviadilon. Laŭ la konigo, la aviadileto povas porti aĵojn pezajn maksimume je 1 kilogramo, kaj flugi je 10 kilometroj post unufoja ŝargo. Sur ĝi estas sistemo GPS, kaj ĝi povas mem decidi la itineron. La decidado de la itinero kaj la flug-celo estas regataj laŭ programoj de nub-komputado. Ĝia motoro estas malantaŭe ĉe la korpo, la meza spaco estas por enteni objektojn. Laĉi-foja provo estas kune organizita de la svisa poŝto, la svisa transporta kompanio Swiss WorldCargo kaj la usona senpilot-aviadila kompanio Matternet, kaj ĝi daŭros ĝis la fino de la kuranta monato.

 

 

 

    En Svislando abundas montoj. Pro tio en la lando estas multaj regionoj malfacile atingeblaj per normalaj trafikiloj, kaj tiun problemon solvos la senpilota aviadilo. La svisa poŝto diris, ke la aviadileto povos ankaŭ sendi urĝsavajn objektojn al lokoj trafitaj de katastrofo aŭ transporti eksperimentaĵojn, medikamentojn kaj aliajn specialajn objektojn.

 

 

    Svislando ne estas la unua en ĉi tiu kampo. En la jaro 2013, la usona retkomerca kompanio Amazon jam menciis pri la koncepto utiligi la senpilotan aviadilon por pakaĵ-kuriera servo, kaj poste ankaŭ la germana poŝto faris saman provon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments