El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hoteloj en diversaj landoj adaptas sian servon al la ĉina kulturo

| 2015-07-09
Bookmark and Share


Ĉina ŝtona leono gardas la hotelon Pennisula en Parizo.

 

    Laŭ statistiko, ĉirkaŭ cent milionoj da ĉinoj ĉi-jare vojaĝos eksterlanden, kaj pro tio hoteloj en diversaj landoj klopodas por adapti sian servon al la ĉina kulturo.

 

    La ĉinaj turistoj konsistigas grandan merkaton por la turisma industrio de multaj landoj, kaj tial oni klopodas por fari jenajn ŝanĝojn por altiri pli multajn ĉinojn.

 

    Unue, servistoj salutu la ĉinajn klientojn sen havi fizikan kontakton kun ili, kaj per ambaŭ manoj donu vizitkarton al ili; due, oni neniam donu al ĉinoj ĉambron kun numero 4, ĉar 4 aŭguras malbonon en la ĉina kulturo; oni liveru varman akvon en restoracio kaj ĉiu hotela ĉambro. Sed tio ne sufiĉas. Servistoj devas ankaŭ iomete paroli la ĉinan lingvon por demandi, ĉu la manĝaĵoj plaĉas al la klientoj, ekzemple.

 

    La tutmonda turisma industrio klopodas por adapti sin al la ĉina kulturo daŭre ŝanĝante sian servon. Ekzemple, en la hotelo Ritz en Parizo estas ĉinaj servistoj, kaj vendejoj de luksaĵoj dungas laborantojn parolantajn la ĉinan; la hotelo Waldorf Astoria en Novjorko donas teon kaj pantoflojn al la ĉinaj klientoj...

 

    Laŭ raporto de Daily Mail, en 2013, la merkato de la ĉinaj vojaĝantoj valoris 129 miliardojn da usonaj dolaroj. En 2014 la ĉinaj turistoj superis la usonajn kiel la plej multe elspezanta popolo en la mondo. Tiujare la totala elspezo de la ĉinaj vojaĝantoj atingis 165 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments