El Popola Ĉinio>头条新闻>

500 potencaj kompanioj de Ĉinio publikigita de Riĉaĵo

| 2015-07-09
Bookmark and Share

 

    La 9-an de julio la ĉin-lingva gazeto Riĉaĵo publikigis la nomliston de la 500 potencaj kompanioj de Ĉinio. La sumo de iliaj enspezoj atingis ĉirkaŭ duonon de la enlanda totala produkto-valoro de Ĉinio. La magazeno Jingdong troviĝas en la avangarda loko inter la interretaj kompanioj.

 

    La unuaj tri lokoj ankoraŭ estis okupitaj de la kompanio Sinopec kun la enspezoj de 2.8 mil miliardoj da juanoj, la kompanio PetroChina kaj la Korporacio de la Ĉina Ŝtata Konstrua Inĝenierado.

 

    La Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio troviĝas en la kvara loko. Kun la profito de 275.8 miliardoj da juanoj ĝi fariĝis kompanio profite plej granda. Ĝia profito eĉ superis la usonan kompanion Apple Inc, kies profito estas plej granda inter la 500 potencaj kompanioj de Usono. La kompanio Apple Inc havas la profiton de 39.51 miliardoj da usonaj dolaroj (ĉ. 241.8 miliardoj da juanoj).

 

    En la nomlisto estas 53 kompanioj, kiuj unuafoje aperis en la nomlisto. Inter ili estas kompanioj borstabeligitaj por unu jaro, kiaj WH troviĝanta en la 35-a loko, WANDA en la 51-a, Alibaba en la 81-a kaj Lens Technology en la 330-a.

 

    La totalaj enspezoj de la 500 potencaj kompanioj atingis 30.4 mil miliardojn da juanoj kun la kresko de 5% kompare kun tiu de la pasinta jaro, iliaj profitoj atingis 2.7 mil miliardoj da juanoj kun la kresko de 6%.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments