El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 7-a Pintkonferenco de BRICS-landoj okazis en Ufa de Rusio

| 2015-07-10
Bookmark and Share

 

    La 9-an de julio la 7-a Pintkonferenco de BRICS-landoj okazis en Ufa de Rusio. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vladimir Putin, brazila prezidento Dilma Rousseff, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma. Kadre de la ĉeftemo de la konferenco "Partneraj Rilatoj inter BRICS-landoj" la kvin-landaj gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la nuna internacia situacio kaj pri la kunlaboroj de BRICS-landoj. Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri komune zorgataj aferoj internaciaj kaj regionaj. La konferenco atingis vastan komunan konon kaj akiris riĉajn rezultojn.

 

    Xi Jinping faris parolon kun la titolo "Kune starigi partnerajn interrilatojn kaj kune krei la belan estontecon". Li resumis la kunlaboran procezon de BRICS-landoj kaj elmetis la klopodan direkton por intimigi la partnerajn rilatojn inter tiuj landoj. Xi Jinping diris, ke Ĉinio volontas penadi kune kun aliaj membroj de BRICS-landoj por plue profundigi reciprokajn kunlaborojn kaj fari kontribuon por la paco kaj disvolvo de la mondo.

 

    Vladimir Putin diris, ke BRICS-landoj estas grava mekanismo sur la internacia areno. Post sia fondiĝo BRICS-landoj senĉese intensigis siajn kunlaborojn en ekonomio, komerco, investo, kulturo kaj eduko, kaj senĉese plilarĝigis sian kunlaboran kampon. Starigo de nova disvolva banko kaj tiu de urĝa rezervo pliutilos por intimigi la rilatojn inter BRICS-landoj en ekonomio kaj levi ilian influon en la internaciaj aferoj.

 

    Narendra Modi diris, ke la kunlaboroj de BRICS-landoj atingis brilan rezulton. En la nuna situacio, ke la tuta mondo alfrontas multe da defioj, BRICS-landoj devas formi al si komunajn konojn, intensigi kunlaborojn kaj ludi gravan influon.

 

    Jacob Zuma diris, ke Sud-Afriko aktive partoprenos en la laboroj de BRICS-landoj pri la nova disvolva banko kaj pri urĝa rezervo, kaj kune kun aliaj membroj bone plenumos la kunlaboran strategion por feliĉigi la popolojn de BRICS-landoj.

 

    Dilma Rousseff diris, ke la decido de BRICS-landoj pri fondo de nova disvolva banko kaj urĝa rezervo estas grava rimedo por profundigi kunlaborojn. BRICS-landoj devas ellabori disvolvan strategion taŭgan al la nuna internacia situacio por larĝigi kunlaborajn kampojn, allogi pli multajn landojn partopreni en la kunlaboro kaj grandigi influon de BRICS-landoj.

 

    Post la konferenco la kvin-landaj gvidantoj ĉeestis subskriban ceremonion de kunlaboraj dokumentoj inkluzive de la "Interkomprena Memorando inter la Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj pri Starigo de la Komuna Retejo de BRICS-landoj", la "Interkonsento de la Registaroj de BRICS-landoj pri Kulturaj Kunlaboroj" kaj la "Interkomprena Memorando pri Kunlaboroj inter la Kunlabora Mekanismo de Bankoj de BRICS-landoj kaj la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj". La konferenco publikigis la Ufa-an Deklaracion kaj planon pri agado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments