El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio petos enlistigon de du mondaj heredaĵoj venontjare

| 2015-07-10
Bookmark and Share

    La 8an de julio en Bonno, Germanio, fermiĝis la 39a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko. La venonta sesio okazos en Istanbulo, Turkio. Raportisto informiĝis el la ĉina delegacio, ke la peticioj el Ĉinio por du mondaj heredaĵoj, kultura pejzaĝo de rokpentraĵoj sur la monto Huashan de Guangxi kaj la naturrezervejo Shennongjia de Hubei, estos ekzamenitaj en la venonta sesio.

 


Kultura pejzaĝo de rokpentraĵoj sur la monto Huashan de Guangxi

 

    La ĉi-jara sesio okazis inter la 28a de junio kaj la 8a de julio. En la sesio tri Tusi-ruinoj el Ĉinio, malnova Tusi-urbo de Yongshun en Hunan, Tusi-urbo de Tangya en Hubei kaj Hailongtun-kastelo en Guizhou, estis enskribitaj en la liston de mondaj heredaĵoj, tial la etnogrupoj de tuĝja-oj, mjaŭ-oj kaj gelaŭ-oj en montaraj regionoj en sudokcidenta Ĉinio unuafoje havas siajn mondajn heredaĵojn.

 


Naturrezervejo Shennongjia de Hubei

 

    La sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko okazas ĉiujare. La venonta sesio okazos inter la 10a kaj 20a de julio en Istanbulo, Turkio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments