Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Insul-arbara malsekejo ĉe Nanweng-rivero, unika en la malvarma klimata zono de Ĉinio

| 2015-07-13
Bookmark and Share

Sunleviĝo ĉe la malsekejo (Foto de Wang Kai, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 
 
    La malsekejo ĉe Nanweng-rivero estas la unika insul-arbara ŝtat-nivela naturrezervejo en la malvarma klimata zono de Ĉinio. Ĝi troviĝas en la arbaro oriente de la montaro Granda Xing'an (Daxing'an) en la plej norda parto de Ĉinio kaj sude de la monto Ile Huli. La malsekejo estas fonto de la rivero Nenjiang. En 1999 la malsekejo ĉe Nanweng-rivero estis aprobita de la popola registaro de Heilongjiang-provinco kiel provinc-nivela naturrezervejo, kaj en junio de 2003 -- de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kiel ŝtat-nivela naturrezervejo.


1   2   3   4    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments