Nove kolektitaj pli ol 4.5 mil historiaj objektoj pri atestaĵoj de krimoj de la bakteriaj trupoj de Japanio

| 2015-07-13
Bookmark and Share

    La 12-an de julio raportisto informiĝis de la ekspozicidomo de atestaĵoj pri krimoj de la trupoj 731 de la japana armeo agresanta Ĉinion, ke de la jaro 2014 ĝis nun la ekspozicidomo kolektis 4 589 historiajn objektojn pri atestaĵoj de krimoj de la bakteriaj trupoj de la japana armeo agresanta Ĉinion kaj nun ĝi havas entute 14.2 mil rilatajn historiajn objektojn kaj eksponaĵojn. La nove kolektitaj historiaj objektoj aldonis novajn pruvojn por malkovri la japanan armeon esplori bakteriajn armilojn kaj fari bakterian militon.

 


Historiaj objektoj nove kolektitaj de la ekspozicidomo
 


Historiaj objektoj nove kolektitaj de la ekspozicidomo
 


Historiaj objektoj nove kolektitaj de la ekspozicidomo
 


Historiaj objektoj nove kolektitaj de la ekspozicidomo

 

    En la komenco de la 20-a jarcento, por realigi sian politikan ambicion por starigi ekskluzivan hegemonion super Azio kaj por teni la mondon sub sia regado japanaj militistoj senskrupule malobservis la internacian leĝon, sekrete kovis la planon pri biologia milito kaj pri kemia milito. Poste ili tuj uzis tiujn kemiajn armilojn en batalejoj, kaj fariĝis la plej kruelaj krimuloj de la faŝisma milito en la homa historio. La japanaj trupoj 731, kiu okupis la distrikton Pingfang de Harbino en nordorienta Ĉinio por 13 jaroj, estis la ĉefa organizo por praktiki la komploton de la japana armeo. Tie ili ne nur grandskale esploris, eksperimentis kaj produktis bakteriajn armilojn, sed ankaŭ kruele kaj malhumane faris bakteriajn kaj gasajn eksperimentojn en korpoj de sanaj homoj. Laŭ konfeso de armeanoj de la trupoj 731, inter la jaroj 1939 kaj 1945 ili masakris pli ol 3 mil homojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments