El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oni unuafoje flugis en Ĉinio per raketo-dorsosako

| 2015-07-13
Bookmark and Share

    La 11-an de julio en la pinkonferenco de altteknologia novigo en Pekino, oni unuafoje en Ĉinio flugis per la raketo-dorsosako GoFast, esplorita kaj fabrikita de la usona kompanio Jetpack International. La piloto sen protekto, portante sur la dorso sakon plenan da fuelo, finis la 30-sekundan flugadon.

 


La piloto Nick Macomber stabile surteriĝas.

 

    En aspekto, la sako tute similas al normala dorsosako, sed fakte ĝi enhavas 3 skatolojn da fuelo. Antaŭ la sako estas 2 regiloj per kiuj piloto kontrolas la direkton. Tio ŝajnas simpla, sed oni bezonas profesian trejnadon por mastri la flug-teknikon tiel ke oni povu sufiĉe longe resti en la ĉielo.

 


Nick Macomber sukcesas en la unua flugado en Ĉinio.

 

    Nun ankoraŭ ne ekzistas klare difinita prezo de GoFast, kiu ne estas vendata en la merkato. Sed kun senĉese progresanta tekniko, ĝi eble iam fariĝos kutima veturilo iam en la estonteco.

 

    Troy Widger, la kreinto de GoFast, tre amis de sia infaneco ekstreman sporton. Li veturigis sportajn aŭton kaj motorciklon, kaj okupiĝis ankaŭ pri paraŝutado. Kiam li unuafoje vidis raketo-dorsosakon, li estis tiom frapita de surprizo, ke li decidis mem produkti similan sakon kun pli granda kvanto da fuelo, kiu povu flugi dum pli longa tempo. En 2008, post 5-jara esplorado kaj elspezo de miliono da usonaj dolaroj, li finfine fabrikis la dorsosakon. Ĝi havis la motoron de 800 ĉevalpovoj kaj bezonis 25 sekundojn por flugi ĉ. 400 metrojn longan kun alteco de 50 metroj. Ĝi devis surteriĝi antaŭ ol esti plene uzita la kunportita fuelo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments