Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Resonon vekis la dokumenta filmo "Lumo kaj Ombro -- Introspekto de Germanio kaj Japanio pri la Dua Mondmilito" (I)

| 2015-07-13
Bookmark and Share
 

Lumo kaj ombro
 
    La Dua Mondmilito estis senprecedenca katastrofo en la homa historio. Flamoj de la milito leviĝis sur la tero de pli ol 20 milionoj da kvadrataj kilometroj en pli ol 80 landoj kaj regionoj de 4 kontinentoj. La milito envolvis ĉirkaŭ 2 miliardojn da homoj kaj kaŭzis perdon de proprietaĵoj je pli ol 4 mil miliardoj da usonaj dolaroj. En Ĉinio, la ĉefa batalejo en Azio, la nombro de viktimoj kaj vunditoj atingis 35 milionojn. 
 
    Okaze de la 70-jara jubileo de la Venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo en junio ĉi-jare, Ĉinio lanĉis la dokumentan filmon "Lumo kaj ombro -- Introspekto de Germanio kaj Japanio pri la Dua Mondmilito", kiu vekis grandajn resonojn. 
 
    Introspekto postulas ĝustan sintenon
 
    La dokumenta filmo prezentas du sintenojn pri traktado de la historio. Post 70-jara penado Germanio starigis mekanismon pri introspekto de la milito; dume Japanio ĉiurimede neis la agresan historion, kiel tion montras amendo de lernejaj lernolibroj, aŭ vizito de gvidantoj al la sanktejo Yasukuni, kie estas kultataj ankaŭ A-klasaj militkrimuloj. Tiuj agoj estas seriozaj ofendoj kontraŭ la plej baza normo de la internacia vero universale akceptata kaj tiun de justeco.
 
    Asai Motofumi, eksa estro de la sekcio pri Ĉinio de la japana ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj politologo, diris, ke se rigardate el la vasta perspektivo la dokumenta filmo faris analizon de la diferenco inter Japanio kaj Germanio en historiaj lernolibroj kaj en edukado. Tio estas tre laŭdinda. Se paroli el objektiva vidpunkto la dokumenta filmo ludas avertan rolon. "Mi esperas, ke la filmo hovos versiojn en aliaj lingvoj por esti disvastigata en la mondo."  
 

La monumento por la viktimoj de la masakro en Nankino
 
    La 93-jara Dan Crowley estis usona aerarmeano. Li estis sendita al la batalejo ĉe Pacifiko dum la Dua Mondmilito. Li diris, ke la japana militarismo estis pli kruela ol la germana naziismo, kaj ke la masakro en Nankino donis profundan katastrofon al la ĉina popolo. Estas malfeliĉe, ke japanaj politikistoj kun forta sento de naciismo kaj malvasta pensado malhelpas al la japana popolo konscii la historion. 
 
    Introspekti kaj firme batali kontraŭ kontraŭfluo
 

Kruelaĵoj de la japana armeo
 
    La mondfama germana fakulo pri administrado Hermann Simon opinias, ke publika kaj sincera introspekto pri la historio estas sole farebla kaj daŭrigebla sinteno por alfronti la historion. Li diris: "Kvankam mi naskiĝis en la jaro 1947, t. e. post la fino de la milito, tamen mi neniam neis la respondecon, kiun germanoj devas sur sin preni, kaj ĝian kulpon. Ni ne devas diri, ke la krimo estis farita nur de kelkaj milit-krimuloj, fakte pli multaj homoj partoprenis en la koncernaj agadoj. Tial la germana nacio devas sur sin preni la respondecon. Ni ja tiel faris." 
 
    "Mi tre abomenas militojn. Pensante ke dum la pasintaj multaj jaroj Japanio ne faris ĉiuflankan introspekton pri sia agresa historio, mi sentas, ke ĝi estas kulpa al la pacamaj popoloj en najbaraj landoj." Jen la vortoj el la korfundo de la japana maljunulino Kawanami, kiu estas membro de la japana "Asocio por daŭrigo kaj disvolvo de la parolo de Murayama". Parolante pri la dokumenta filmo, ŝi diris, ke post la malvenko de la milito germanoj introspektis la historion de la germana nazio kaj reviziis kune kun siaj najbaraj landoj la lernolibron pri la historio. Ili fariĝis modelo por kuraĝe alfronti la historion.
 
Redaktoro: Niu Xueqin 
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments