El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanaj georfoj vizitis tombejon de ĉinaj adoptaj gepatroj en Harbino de Ĉinio

| 2015-07-14
Bookmark and Share


Ikeda Sumie prezentis florojn kaj faris adoron antaŭ la tombo de ĉinaj adoptaj gepatroj la 13-an de julio

 

    La 13-an de julio la tokia grupo el 54 japanaj georfoj vizitis la tombejon de iliaj ĉinaj adoptaj gepatroj en la gubernio Fangzheng de Harbino en nordorienta Ĉinio. Tiuj georfoj estis forĵetitaj en la jaro 1945 kiam japanaj agresantoj haste retiriĝis el Ĉinio. Ili estis adoptitaj kaj nutritaj de lokaj ĉinoj.

 


Japanaj georfoj antaŭ la monumento por amikeco inter Ĉinio kaj Japanio la 13-an de julio

 

    Multaj georfoj estis nur kelk-monataj, kiam ili estis forĵetitaj. Nun ili jam estas pli-ol-70-jaraj maljunuloj. Starante antaŭ la tombo de siaj adoptaj gepatroj multaj georfoj estis tre emociitaj. Ikeda Sumie, unu el tiuj orfoj funkcianta kiel prezidanto de la Tokia Japana Asocio por Amikeco, diris: "Kvankam miaj adoptaj gepatroj ne estis enterigitaj ĉi tie, tamen ĉiuj ĉinaj adoptaj gepatroj estas la samaj, vizitante ilin mi ŝajne vizitas la miajn."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments