El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum 9 tagoj ne aperis nova MERS-infektito en la Korea Respubliko

| 2015-07-14
Bookmark and Share


Koreaj geknaboj atendas en la vico por esti kontrolitaj je la korpa temperaturo.
 
    La 14-an de julio la registaro de la Korea Respubliko anoncis, ke dum la pasintaj 9 tagoj ne aperis nova MERS-infektito. Nun la certigitaj MERS-infektitoj estas 186, kaj 131 jam resaniĝis.
 
    Ekde la komenco de julio, la epidemio MERS evidente mildiĝas, kaj ankaŭ la socia vivo de la lando pli kaj pli normaliĝas. Laŭ specialistoj, se en 4 semajnoj post la certigiĝo de la lasta MERS-infektito ne aperus nova infektito, tio signifus la finiĝon de la epidemio.
 
    Nun la ekonomio de la lando klare resaniĝas el la grava damaĝo kaŭzita de MERS, kaj koreoj iom post iom forlasas la influon de la epidemio.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments