Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Dajiu-lago de la surmonta marĉejo en Shennongjia

| 2015-07-14
Bookmark and Share

 

    Nun estas meza somero en Ĉinio. Tamen ĉe Dajiu-lago de la surmonta marĉejo en la pitoreskejo Shennongjia nomita kiel "tegmento en centra Ĉinio" estas malvarmeta kiel en printempo. La loko estas tre bela kiel pentraĵo.

 

 

    Dajiu-lago troviĝas en la limo inter Chongqing kaj Hubei-provinco sudokcidente de Shennongjia. Ĝi havas averaĝan altitudon de pli ol 1 700 metroj kaj areon de 5 083 hektaroj, inkluzive de 1 645 hektaroj da marĉoj. Ĝi estas surmonta marĉejo la plej granda kaj la plej altaltituda en centra Ĉinio.

 

 

    Dajiu-lago ĉirkaŭita de montoj ricevis la nomon pro tio, ke unu rivereto kunligas 9 lagojn. En la jaro 2008 Ĉinio komencis ekologian protekton kaj renovigon de la lago. Post kelkjara penado ĝi estas pli bela.

 

    En la pratempo la regiono Shennongjia estis maro. Sekve de la movado de Yanshan-monto kaj tiu de Himalajo iom post iom leviĝis multaj teroj kaj formiĝis la grupoj Shennongjia kaj Macaoyuan kaj aliaj stratumoj kun lokaj trajtoj. Laŭ plej nova informo, Ĉinio petis enlistigon de la pitoreskejo Shennongjia kiel monda heredaĵo, kaj ĝi estos ekzamenita de la sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko en la jaro 2016.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments