El Popola Ĉinio>头条新闻>

Foti sovaĝajn bestojn -- riske sed inde

| 2015-07-15
Bookmark and Share

    Fotistoj pri sovaĝaj bestoj ĉiam aperas en lokoj, kiujn homoj tre malofte vizitas. Ĝuste en tiaj lokoj estas plej belaj pejzaĝoj kaj plej raraj bestoj. Kiam ili pene atendas sian celon, malgrandaj bestoj ofte al ili proksimiĝas. Fojfoje, ili renkontas eĉ leonojn kaj leopardojn, lasante sian vivon en danĝero.

 

 
    Amatora fotisto Sergey Ivanov kaj lia partnero Sergey Kotelnikov foje trovis leopardon, veturante per aŭto sur afrika herbejo. Kiam ili pretis foti ĝin, la leopardo subite saltis sur la tegmenton de la aŭto kaj preskaŭ kisis Kotelnikov, kiu estis terurigita. Sed lia partnero en alia aŭto kaptis tiun momenton.
 

 
    Fotisto Christophe Courteau estis atakita de gorilo, kiam li fotis grupon da arĝentdorsaj goriloj en ĝangalo. La gvidanto de la grego, granda gorilo kun la pezo de 250 kilogramoj, estis atakema. Nekredeble, Christophe eĉ kaptis ĝian fieran vizaĝon per sia fotilo.
 

 
    Fotistino Shannon Benson kun leopardo en Sud-Afriko 

    Fotisto pri la ekologia medio Henryk Janowski tenas en la manoj fotilon, vestas sin per subnaĝa vesto, kaj sin kamuflas kiel cignon kaj naĝas sub la akvo por pli proksime foti sovaĝajn birdojn. Laŭ lia sperto, la kamuflo povas malmultigi enmiksiĝon al la birdoj kaj helpas lin libere naĝi sub la akvo por fari la plej naturajn fotojn.
 

 
    Aŭstra fotisto Stefan Meyers ofte fotas la vivon de marmotoj en Alpoj. Komence la bestoj estis timemaj, sed poste ili aperas apud la fotilo. Unu el ili eĉ staras antaŭ la fotilo, volante sperti la vivon de fotisto.

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments