El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prove funkciigita grandrapida trajno pasaĝera en plej norda Ĉinio

| 2015-07-15
Bookmark and Share

 

    Je la 5-a horo kaj 18 minutoj la grandrapida trajno D5001 ekveturis de la fervoja stacio de Harbino al la suda fervoja stacio de Qiqiha'er. Tio signifas komencon de la prova funkciado de la pasaĝer-transporta fervojo inter Harbino kaj Qiqiha'er por grandrapidaj trajnoj en plej norda Ĉinio.

 

 

    La fervojo inter Harbino kaj Qiqiha'er longas je 281 kilometroj. En la rapideco de 250 kilometroj hore la trajno povas fini veturadon de la tuta distanco en unu horo kaj 20 minutoj haltinte ĉe 8 stacioj. Laŭplane la fervojo ekfunkcios en aŭgusto. Ĝi servos per 28 paroj da trajnoj, kiuj transportos 8 milionojn da pasaĝeroj ĉiu-jare. La funkciigo de la fervojo multe plibonigos trafikajn kaj transportajn kondiĉojn en Heilongjiang-provinco. Ĝi, kiel grava rapida pasejo kaj ĉefa vojo por kunigi la tri grandajn urbojn en Heilongjiang -- Harbino, Daqing kaj Qiqiha'er, kaj grandajn kaj mezajn urbojn ekster la provinco, fariĝos grava subportilo de la ekonomia zono tera kaj mara en Heilongjiang.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments