El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Morales reciprokis mesaĝon por la 30-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio

| 2015-07-15
Bookmark and Share


La 16-an de julio en 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping (dekstre) intervidiĝis kun bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma en Brazilo.

 

    Laŭ raporto de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, la 9-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma reciprokis mesaĝon por la 30-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia mesaĝo, ke dum la pasintaj 30 jaroj post sia stariĝo grandpaŝe disvolviĝis la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, dank' al la kunlaboro de ambaŭ flankoj. "Decembre de 2013 sinjoro Morales faris viziton al Ĉinio kaj julie de la pasinta jaro oni renkontiĝis en Brazilo kaj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri la ĝenerala kunago, kaj atingis gravan interkonsenton. Ĝojigas, ke koncernaj departementoj de Ĉinio kaj tiuj de Bolivio bone praktikis la interkonsentojn, ambaŭ flankoj gajnis novan progreson en la kunlaboraj kampoj de fuelo, min-industrio, infrastrukturo, fabrikado, aviado kaj aliaj. Mi zorgas evoluon de la rilatoj inter la du landoj kaj volas, kune kun vi, antaŭenpuŝi interŝanĝojn de ambaŭ flankoj en diversaj kampoj por plifeliĉigi la du landojn kaj la du popolojn."

 

    Bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma diris en sia mesaĝo, ke dum la pasintaj 30 jaroj, la rilatoj inter la du flankoj senĉese disvolviĝis kadre de la amikeco, intimeco, kunlaborado kaj reciproka respektado, la du flankoj faris grandan paŝon al la feliĉigo al la dulandaj popoloj. Reciproka perfektigo kaj kunagado estas komuna principo obeita de ambaŭ flankoj. Li kredas, ke por la plijusta, pliunuiĝa kaj plipaca mondo, oni antaŭeniĝos man-en-mane.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments