El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sondilo el terglobo unuafoje flugis preter Plutono

| 2015-07-15
Bookmark and Share

    Je la 7-a horo kaj 49 minutoj de la 14-a de julio laŭ la tempo de orienta Usono, la usona sondilo New Horizons flugis preter Plutono, kaj fariĝis la unua sondilo, kiu sondis tiun malproksiman kaj pigmean planedon. Laŭ konigo, la plej mallonga distanco inter la sondilo New Horizons kaj Plutono estis ĉirkaŭ 12.5 mil kilometroj.

 


Foto de Plutono farita de la sondilo New Horizons

 

    La sondilo New Horizons leviĝis en januaro de 2006. Post pli-ol-9-jara flugado ĝi finfine "renkontiĝis" kun Plutono. Antaŭe neniu sondilo el la terglobo vizitis Plutonon, do New Horizons registros ĉion, kion ĝi "vidis". Poste la sondilo daŭre flugos antaŭen kaj eniros en la misteran zonon Kuiper ĉe la rando de la suna sistemo, kie eble estas miloj kaj miloj da malgrandaj kaj glaciaj astroj.

 


Foto de Plutono farita de la sondilo New Horizons

 

    En la jaro 1930 Plutono estis unuafoje trovita de homoj. Ĝi iam estis rigardata kiel la 9-a granda planedo en la suna sistemo. En la jaro 2006 la Internacia Astronomia Unuiĝo difinis, ke Plutono estas pigmea planedo. Pro sia malgrandeco kaj malproksimeco de la terglobo ĝi estas malmulte konata de homoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments