El Popola Ĉinio>头条新闻>

5 ŝlosilaj vortoj pri disvolvado de la ĉina ekonomio en la unua duonjaro de 2015

| 2015-07-16
Bookmark and Share

 

    La 15-an de julio la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis donitaĵojn pri makroekonomio de Ĉinio en la unua duonjaro de 2015. Ili montras, ke la ĉina ekonomio havas bonan disvolvan tendencon. Jen 5 ŝlosilaj vortoj pri disvolvado de la ĉina ekonomio.

 

    Baza trajto -- disvovado en stabileco al boneco

 

    En la unua duonjaro la totala enlanda produktvaloro de Ĉinio kreskis je 7%. Tio montras, ke la ĉina ekonomio realigis la tendencon disvolvi en stabileco al boneco.

 

    Investo akcelis reguligon de strukturo kaj favoras al la popolo

 

    En la unua duonjaro la kreska rapideco de la investo por fiksa aktivo leviĝis al 11.4% kaj tenis la saman nivelon kun tiu en la unuaj 5 monatoj, kaj estis unuapaŝe bridita la tendenco de malaltiĝo de la kreskado de la ĉina ekonomio.

 

    Releviĝo de negocoj de bienoj

 

    En la unua duonjaro la negocoj de bienoj havis evidentan releviĝon.

 

    Kreskis konsumado kaj leviĝis ĝia strukturo

 

    En la unua duonjaro la kontribuo de konsumado al la ekonomia kresko atingis 60% kun la kresko de 5.7% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio montras, ke la ŝanĝo de la konsuma strukturo konformas al la reguliga direkto kaj la strukturo daŭre perfektiĝas.

 

    La ĉina ekonomio kun pli bela perspektivo

 

    En la dua duonjaro la ĉina ekonomio estos pli bona ol tiu en la unua dank' al tio, ke daŭre ludos siajn rolojn la politikoj kaj rimedoj lanĉitaj en la unua duonjaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments