El Popola Ĉinio>头条新闻>

Norvegio: saŭno plej granda en la mondo

| 2015-07-17
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 15-a de julio, lastatempe en urbeto norde de Norvegio malfermiĝis publika saŭno. Ĝi povas enteni pli ol 100 homojn kaj estas saŭno plej granda en la mondo. La saŭno allogis al si multajn turistojn el diversaj lokoj de la mondo.

 

 

    La saŭno rigardas al la Arkta Oceano. En ĝi turistoj povas aprezi glacimonton kaj maron ĝuante muzikaĵojn de norvegia muzikisto Biosphere.

 

 

    La publika saŭno estis konstruita de la kultura organizo "SALT". Ĝi aspektas kiel etaĝero uzita de norvegiaj nomadoj por sunumi fiŝojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments