El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mil robotoj tuj forvenditaj en Japanio

| 2015-07-17
Bookmark and Share


Aminda roboto Pepper

 
    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Post en la 14-a de julio, la unua roboto kapabla senti homan emocion en la mondo, kiu estis kreita de la franca roboto-kompanio Aldebaran kaj investita de la japana kompanio Softbank, havigis al si la nomon "Pepper". Ĝi povas per la sentilo kaj fotilo en sia korpo legi esprimojn de la homa vizaĝo kaj eĉ kompreni emocion de si mem por respondi kaj reagi. Lastamonate en Japanio estis unuafoje venditaj la unuaj mil robotoj, ĉiuj kiuj estis tuj aĉetitaj de konsumantoj. Tio estas eĉ surprizo por Softbank, kiu planis refoje vendi la robotojn julie.

 

    Pepper kun alteco de 1.2 metroj havas en sia fleksebla korpo baterian kapablon de pli ol 12 horoj, 18 sentilojn, 4 mikrofonojn kaj 2 fotilojn. Ĝi povas kompreni esprimojn de la homa vizaĝo, voĉtonon kaj aliajn emociojn. Oni programis ĝin laŭ homa emocio, tial ĝi povas havi emociojn, ekzemple, streĉiĝi en malbrila ĉambro kaj ĝoji, ricevinte aplaŭdon aŭ kareson.

 

    Kvankam kun multaj avantaĝoj, Pepper ne estas perfekta. Ĝi ne povas diveni altecon de homa korpo kaj fojfoje malĝuste komprenis voĉan ordonon, sed tiuj malbonoj pli reale montras la veran roboton.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments