El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas Japanion ne fari aferojn damaĝantajn la pacon

| 2015-07-17
Bookmark and Share


Hua Chunying (Dokumenta bildo)

 

    La 16-an de julio Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, respondis demandon de raportistoj pri la adopto de la nova sekureca akto fare de la Ĉambro de Reprezentantoj de Japanio. Ŝi serioze urĝas Japanion ne fari aferojn damaĝantajn la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio nek tion kio minacas la pacon kaj stabilecon de la regiono.

 

    Hua Chunying diris, ke pro historia kaŭzo la tendenco de Japanio en milita sekureco ĉiam estas multe atentata de la najbaraj landoj en Azio kaj de la internacia socio. La adopto de la nova sekureca akto fare de la Ĉambro de Reprezentantoj de Japanio estas senprecedenca ago, kiu eble kaŭzos grandan ŝanĝon de la politiko de Japanio pri milita sekureco.

 

    "Oni havas motivon por demandi, ĉu Japanio rezignos la politikon pri speciala gardado? Ĉu Japanio volas ŝanĝi la vojon por paca disvolvo, en kiu ĝi longtempe persistas post milito?" diris Hua Chunying.

 

    Ŝi diris ankaŭ: "Ni rimarkis, ke la adopto de la nova sekureca akto kaŭzis fortan oponon de multaj japanoj."

 

    Hua Chunying diris, ke ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj la 70-a jubileo de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo. En la momento, ke la tutmondaj popoloj firme konservas la historion en la memoro kaj sopiras pri la paco, Ĉinio serioze urĝas Japanion tiri lecionon el la historio, persisti en la vojo por paca disvolvo, respekti zorgojn de la najbaraj landoj pri la sekureco, ne fari aferojn damaĝantajn la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio nek tion kio minacas la pacon kaj stabilecon de la regiono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments