Detruitaj pli ol 200 bomboj lasitaj de la tiama japana armeo en Ĉinion

| 2015-07-17
Bookmark and Share

    La 16-an de julio pekinaj policanoj transportis pli ol 200 bombojn kaj pli ol 50 grenadojn kaj minojn lasitaj de la tiama japana armeo en Ĉinion al la gubernio Huailai de la provinco Hebei, norde de Pekino, kaj tie detruis la armilojn per eksplodo. La eksplodaĵoj apartenas al la japana armeo kiu agresis Ĉinion antaŭ 70 jaroj. Inter ili estis aviada bombo pezanta je 200 angla-funtoj, ĝi estis ĵetita de japanaj trupoj, tiam ĝi ne eksplodis.

 


La plej granda aviada bombo lasita de japanaj agresantoj en Ĉinion
 


Detruotaj armiloj

 

    La bombo kaj aliaj eksplodaĵoj grave rustiĝis, iuj el ili eĉ krevis, pluraj el ili estis jam ne distingeblaj je tipo aŭ aparteneco. Pro nestabileca funkcio, ili eble eksplodos pro frapo, temperatura ŝanĝiĝo, skuo kaj tiel plu, do oni devas ilin detrui.

 


Fumo el la eksploda loko

 

    En pluraj lokoj de Pekino troviĝis bombojn kaj aliajn objektojn lasitajn de tiamaj japanaj agresantoj, inkluzive de gasobuso kaj aliaj kemikaj armiloj kaj eĉ lastaĵoj de bioarmiloj, iuj urbanoj estis vunditaj de tiaj armiloj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments