El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nur hejmloko estas paradizo(I)

| 2015-07-20
Bookmark and Share

    Je la 3a de la 13a de julio, fininte sian vozuon (la rita lavado antaŭ la preĝado en Islamo), Mahmutjan rapide iris al la moskeo por fari preĝon. Antaŭ 2 jaroj, li estis resendita al hejmlando pro kontraŭleĝa enmigrado. Pensante pri tio, li sentis nenion alian ol stulton.

 

    "Mi tute stultis pro influo de ekstremisma religa penso. Oni diris al mi, ke eksterlande mi povos fari ĉion sen malhelpo de aliaj homoj kaj mi povis libere gajni monon. Tial mi elektis la vojon de kontraŭleĝa enmigrado," li rankontis.

 

    Poste li estis resendita al Ĉinio. Post enketo, la loka polico decidis senkulpigi lin pro tio, ke li estis altrudita kaj trompita. La polico ankaŭ helpis lin rehavigi normalan vivon. Nun, dank' al memklopodo kaj helpo de la registaro, lia familio havas ne nur grandan fruktan ĝardenon sed ankaŭ 7 domojn.

 

    "Nun mi havas ĉijaran enspezon de 200 mil juanoj, kiu estas tre bona. Mia tero nun valoras milionon da juanoj. Antaŭe mi preskaŭ farus grandan eraron, ĉar se mi enmigrus al alia lando, mi havus nenion."

 

    Kun fido al la vivo, Mahmutjan nun havas pli kaj pli bonajn tagojn. Helpate de la registaro, li luis alian pomoĝardenon apud sia vilaĝo kaj en la malproskima venonteco, lia familio havos alian membron. Li diris, ke li planas akiri pli multe da mono, konstrui malvarman provizejon kaj vendejojn por subteni la tutan familion kaj certigi, ke la gefiloj havos bonan edukaton.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments