El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la unua ekzemplo de verdejo sur tegmento

| 2015-07-20
Bookmark and Share

 

    Kiel la unua ĉi-flanka ekzemplo de Ŝanhajo, la verdejo sur tegmento de la domo de la Internacia Komerca Centro Xincaohejing estis publikigita en la 18-a de julio. Ĝi estas senpage malfermita al urbanoj kaj akceptas vizitantojn per antaŭregistro. Laŭ la konigo, ĝis la fino de 2016, la loka registaro realigos la planon por verdigi tegmentojn kun la totala areo de 87 077 kvadrataj metroj, la loko fariĝos la unua doma grupo kun tridimensia verdigo de la urbo Ŝanhajo.

 

 

    Verdejo sur tegmento estas konstruo per plandaĵoj sur tegmentoj de konstruaĵoj aŭ en aliaj specialaj spacoj, oni faras tion laŭ la aparteco, ŝarĝpovo kaj medio sur tegmentoj de konstruaĵoj kaj devas elekti taŭgajn specojn de kreskaĵoj. Ĝi estas perfekta unuiĝo de arkitekturo kaj ĝardenistiko kaj ludas ne-neglekteblan rolon en mediprotekto de urboj kaj en bonigo de loĝ-kvalito.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments