El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nur hejmloko estas paradizo (II)

| 2015-07-21
Bookmark and Share

    Kiel Mahmutjan, Alim havas la similan sperton. Por la tiel nomata "paradizo", li forvendis ĉiujn siajn riĉaĵojn kaj ŝtele elmigris kun sia edzino kaj novnaskita filino. Survoje, ilia paradiza revo ne realiĝis, dume ili foruzis dekkelkajn juanojn kaj estis resenditaj al Ĉinio post plenumo de sia kondamno dum 17 monatoj en alia lando.

 

    La registaro de lia hejmloko ne severe lin punis pro lia milda ago, sincera sinteno kaj malliberiĝo eksterlande, kaj bone aranĝis Alim kaj liajn familianojn.

 

    Ezmet Emer, loka ujgura policano kiu faris garantion por Alim, diris: "Alim ĵus revenis el alia lando, se mi ne garantius por li, nek aliaj tion farus, li do estus forlasita. Se ni ne rigardus lin kiel normalan homon, ankaŭ aliaj tion farus."

 

    Sub la garantio de la policano, Alim reaĉetis la de li forvenditan kampon, la vilaĝa komitato helpis lin trovi loĝejon kaj sendis la filinon al infanĝardenon. Antaŭ nelonge, li estis enlistigita kiel petanto por registaro-subtena loĝejo.

 

    Alim diris, ke li volontas sciigi pli da homoj pri siaj spertoj, ke ĉiuj povu travidi la mensogon de "paradizo", "Eksterlande tute ne estas tiel bona kiel paradizo laŭ la diro de iuj, nur la hejmloko estas vera paradizo."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments