El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina altranga oficisto Ling Jihua estis sendita al justico por traktado

| 2015-07-21
Bookmark and Share

    La 20-an de julio, la kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ekzamenis kaj aprobis la "Kontrolraporton pri Grava Malobservo de Ling Jihua kontraŭ Partiaj Disciplinoj", kaj decidis eksigi lin el la partio kaj el la ofico, transdoni liajn krimojn kaj aliajn koncernajn problemojn al justico por traktado.

 

    Ling Jihua antaŭe estis vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ministro de la departemento pri la unuecfronta laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Laŭ enketo, Ling Jihua serioze malobservis disciplinojn de la politiko, organizo kaj sekreto de la partio; profitante de sia ofico, li penis akirigi kontraŭleĝajn interesojn al multaj homoj, estis subaĉetita per grandega sumo da mono rekte aŭ pere de la parencoj; li kontraŭleĝe kaj konstraŭdiscipline akiris multajn sekretojn de la lando kaj tiujn de la partio; li kune kun sia edzino akceptis ŝmirmonon kaj faris negocojn por akiri kontraŭleĝajn profitojn; li malkaŝis sekretojn de la partio kaj tiujn de la ŝtato; adultis kun pluraj virinoj por potenc-seksa kaj potenc-mona negocoj; misuzis sian oficon por helpi siajn parencojn fari negocojn por akiri grandajn profitojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments