El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono kaj Kubo restarigis ambasadorejojn

| 2015-07-21
Bookmark and Share

 

    La 20-an de julio, laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, Roberta Jacobson, adjunkto de usona ŝtatsekretario, kaj Bruno Rodriguez, kuba ministro pri eskterlandaj aferoj, ĉeestis la ceremonion por remalfermiĝo de la kuba ambasadorejo en Usono. En la sama tago, Rodriguez intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry. Li estas la unua kuba ministro pri eksterlandaj aferoj, vizitanta la usonan Kongreson, en la pli ol duonjarcento.

 

    Pro la renormaliĝo de diplomatiaj rilatoj kun Kubo, la usona Kongreso oficiale hisis la nacian flagon de Kubo en sia fronta halo. Samtempe, la reprezentejo de usonaj interesoj en Kubo estis ŝanĝita al ambasadorejo.

 

    Ekde 1961 Usono kaj Kubo faris komunikadon pere de siaj propraj reprezentejoj, kiuj apartenis al la ambasadorejoj de la du landoj en Svisio.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments