El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio oponas politikigon de demando pri neleĝa migrado

| 2015-07-22
Bookmark and Share

    Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke iuj fremdlandaj registaroj kaj fortoj senbaze kritikis Ĉinion kaj Tajlandon pri ilia agado kontraŭ neleĝa migrado kaj politikigis la demandon.

 

    Lastatempe Tajlando konfirmis, ke ĝi repatrujigis pli ol cent ĉinajn ujgurojn. Usono kaj Turkio postulis, ke Ĉinio kaj Tajlando observu internaciajn normojn kaj urĝis Tajlandon ĉesigi forpelon de rifuĝintoj kaj permesi restajn ujgurojn iri al preferataj landoj. Ankaŭ la Oficejo de la Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj esprimis maltrakvilon pri tio.

 

    Hua diris, ke Ĉinio kaj Tajlando rimarkis, ke iuj ĉinaj civitanoj de etnaj minoritatoj iris en Tajlandon tra malsamaj kanaloj kaj restis tie. Post esploro la du flankoj konstatis, ke ili estis kontraŭleĝaj enmigrintoj, kaj ilia ago serioze rompis internacian ordon de eniro kaj eliro. Ŝi diris, ke Ĉinio kaj Tajlando repatrujigis tiujn migrintojn laŭ internaciaj konvencioj kaj duflankaj interkonsentoj, kaj tio estas normala kunlaboro inter la du landoj en la batalo kontraŭ neleĝa migrado.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

(el CRI.cn)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments